Dagon | |
---|---|
dio pri fekundeco • agricultural deity • dio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Loĝloko | Tell Bi'a |
Edzo/Edzino | Shalash |
Infanoj | Demaroon |
Dagon (hebree דגון) estas la hebrea nomo de Dagan, rimarkinda orienta mezopotamia kaj ŝemida diaĵo; estis la dio de la fekundeco kaj de la rikolto en la panteono de la kanaanoj, kiu laŭ la mito estis patro de Baalo. Ĝia aspekto prezentiĝis kiel homo naskiĝanta el grena spiko, aŭ de barbohava ulo kun la malsupra parto de la korpo fiŝforma.
Ĝia kulto disvastiĝis el Palestino ĝis Mezopotamio. Dagon estis adoptita kiel precipa diaĵo ĉe la filiŝta konfederacio kiun komponis diversaj prahindaeŭropaj popoloj devenantaj el Egeo kaj Anatolio, kaj origine adorantaj al la Patrino Tero. En la Biblio estas memorigata epizodo, en la 1Samuelo 5,1-7, laŭ kiu la statuo de Dagon, en la urbo Aŝdod, falruiniĝas antaŭ la Kesto de Interligo.
[1][2]
Dagon eniris en la panteonon de la diaĵoj adorataj de la fenicoj, kaj en ĝia fiŝformo la fenicoj ĝin konigis al la greka mondo kiu ĝin difinis Tritono kaj eĉ nuntempe Tritono restas unu el la plej oftaj simboloj ligitaj al la maro kaj al la navigado.
En la mezepokaj pridemonologiaj traktatoj, Dagon estis konsiderata duaranga demono (ŝanĝita, se citi fantaziaĵojn de demonologoj, konfekcii la kukojn en la kuirejo de la Infero!).